La laboro estas reala, sed la uzantaro estas fantoma. La nombro da elŝutoj estas impona, tamen, okazas preskaŭ neniu interago kun klientoj. Kiam okazas interago, la uzanto estas el la sama manpleno konata dum jaroj.
La atendita uz(ant)o de WooCommerce ne okazas.
Neniu uzas la forumaron! (Mi finus la tradukadon de la salutilo, ktp, se estus signo de vivo.)
Do, aŭ ne ekzistas sufiĉa amaso aŭ tiu amaso estas muta, kiu fakte estas kiel horora filmo kaj igas min voli trovi manieron protekti min de la zombioj.
WordPress estas mirinda ilo. Intertempe mi instalis ĝin sur tri serviloj: http://www.nevelsteen.info – http://www.verdajskoltoj.net – http://www.komputeko.net/wordpress
Mi instalis jam kelkajn kromprogramojn, sed ĉio estas ankoraŭ tre eksperimenta. Estas multaj planoj. Mi ankoraŭ lernas kaj provas atenti pri prioritatoj. Eble poste mi povos helpi vin iom pli pri tradukado de la diversaj kromprogramoj.
Mi tre esperas ke vi plu-okupiĝos pri la ĝisdatigado de la ĉefa WordPress.org. Kuraĝon!
]]>